Nacia defendo

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nacia defendo (apartigilo).
Pentagono, sidejo de la United States Department of Defense. En la mondo, estas la plej granda konstruaĵo de oficejoj kaj la centro de nacia defendo.

Defendo aŭ pli precize nacia defendo estas la agado kaj la politiko kiujn disvolvigas la modernaj nacio-ŝtatoj, por eviti aŭ malakcepti la militajn atakojn kiujn eventuale povus realigi aliaj nacio-ŝtatoj. La plej ofta agado rilata al la nacia defendo estas tiu rilata kun la armeoj kaj la milito; tamen aliaj agado kaj politikoj estas streĉe ligitaj kun la nacia defendo, kiel la scienca esploro kaj disvolviĝo de moderna teknologio, la provizado de krudaj materialoj kaj nutraĵoj, la baza industrio kaj la okupado de la teritorio.

Kvankam la termino aludas rekte la ideon de "respondo kontraŭ ekstera atako", malakceptante aŭ miskonfuzigante la propran koncepton de "atako", multfoje la agadoj de nacia defendo estas uzataj de ŝtatoj por efektivigi agresfaktojn kontraŭ aliaj landoj, ekskuze ke tiu agresfakto estis plenumita por preventi eksteran atakon jam antaŭplanitan (ekz., invado de Irako).

La ŝtata institucio dediĉita al la nacia defendo kutime nomiĝas Ministerio aŭ Sekretario de Defendo, kiu historie anstataŭas la antikvan Ministerion de Milito.


Nacia defendo

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne