La Nacia Parko Cevenoj, kreita la 2an de septembro1970, lokiĝas en la sudorienta parto de Centra Montaro en Francio. La Centra zono okupas 91279-hektaran areon en departementoj Lozère kaj Gard kaj la ĉirkaŭa atingas 229726 hektarojn. Ĝi etendiĝas de Monto Aigoual (Egual') sude ĝis Monto Lozère (Lozer') norde kaj enhavas vastan kalkŝtonan altebenaĵon Méjean « Causse de Méjean » (meĵa'), kaj plurajn famajn altajn valojn : « Vallée française », « Vallée longue », ktp.
La cevena klimato suferas tri malsamajn influojn : kontinenta, mediteranea kaj oceana.