Naturkatastrofo estas subita, grandskala okazaĵo en la naturo sur Tero, kiu abrupte ŝanĝas la medion tiel ke multaj vivaĵoj mortas (ĉu tuj, ĉu iom post iom pro la ŝanĝo). Ekzemploj de naturkatastrofoj estas meteorŝtonoj, cunamoj, tertremoj, vulkanajn erupciojn, inundoj kaj diluvoj, sed ili povas ankaŭ esti uraganoj, tornadoj, lavangoj aŭ eĉ simple sekega vetero kaj aliajn geologiajn procezojn.
Naturkatastrofo estas grava negativa okazaĵo rezultiĝanta el naturprocezoj de la Tero. Naturkatastrofo povas kaŭzi perdon de vivo aŭ posedaĵdamaĝo, kaj tipe heredigas iun ekonomian damaĝon en sia rezulto, kies severeco dependas de la eltenemo, aŭ kapablo de la afektata loĝantaro renormaliĝi.[1]
Negativa okazaĵo ne pliiĝos al la nivelo de katastrofo se ĝi okazas en areo sen vundebla loĝantaro.[2][3][4] En endanĝerigita areo, aliflanke, kiel ekzemple San Francisco en 1906, sismo povas havi katastrofajn sekvojn kaj heredigi daŭrantan difekton, postulante jarojn ripari.
En 2012, ekzistis 905 naturaj katastrofoj tutmonde, 93% de kiuj estis veter-rilataj katastrofoj. Totalaj kostoj estis 170 miliardoj da usonaj dolaroj kaj asekuris perdojn de 70 miliardoj de USD. 2012 estis modera jaro. El ili 45% estis meteologiaj (ŝtormoj), 36% estis hidrologiaj (inundoj), 12% estis klimataj (varmondoj, malvarmondoj, sekegoj, arbarofajroj) kaj 7% estis geofizikaj okazaĵoj (sismoj kaj vulkanaj erupcioj). Inter 1980 kaj 2011 geofizikaj okazaĵoj respondecis pri 14% de ĉiuj naturaj katastrofoj.[5]