Navaha lingvo | ||
Diné bizaad | ||
Teritorioj kun signifa nombro de navaha-parolantoj | ||
natura lingvo • lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Southern Athabaskan | ||
Parolata en | Usono, Arizono, Nov-Meksiko | |
Parolantoj | 169 369 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 178.000 | |
Skribo | latina | |
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Navajo Language Academy | |
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | nv | |
ISO 639-2 | nav | |
ISO 639-3 | nav | |
SIL | NAV | |
Glottolog | nava1243 | |
Angla nomo | Navajo | |
Franca nomo | navajo | |
Vikipedio | ||
La navaha lingvo (Diné bizaad) estas atabaska (na-denea) lingvo parolata plejparte en la Navaha Nacio, en nordorienta Arizono kaj nordokcidenta Nov-Meksiko (Usono); ĝi estas prave rigardebla kiel unu el la apaĉa lingvaro. La navaha lingvo estas parolata de pli ol 150 000 homoj, kaj (kontraste al plej multaj usonaj indiĝenaj lingvoj) tiu nombro aktuale kreskas.
Gravas por signifo de la unuopaj vortoj la melodio (sonnivelo) de la parolo. Ĉe substantivoj gravas, ĉu ĝi signifas vivaĵon aŭ senvivaĵon. Oni dividas la vivantojn je parolantoj (homoj) kaj venigantoj (bestoj kaj plantoj), la nevivantoj povas estis korpaj aŭ spiritaj.
La navaha gramatiko konas la kvaran personon, kies funkcio estas, ke oni povu aludi je persono, kiu ĉeestas aŭd-distance (oni trovas malĝentila personan mencion kun nomo). Al la maskla genro apartenas la statikeco, al la femala genro apartenas la aktiveco, ekzemple penso, ideo estas vira, dum parolo estas virina.
En la Dua Mondmilito la usona armeo utiligis navahalingvanojn por paroli kvazaŭ ĉifre, ĉar la malamikaj armeoj ne disponis pri scipovantoj, kiuj povus traduki la mesaĝojn.
Ekzistas navahlingva Vikipedio, havanta pli ol dek mil artikolojn.