Nederlanda Esperanto-Junularo

"NEJ" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon NEJ (apartigilo).
Nederlanda Esperanto-Junularo
Nederlandse Esperanto-Jongeren
Emblemo de Nederlanda Esperanto-Junularo
Lando  Nederlando
Fondiĝo 9-an de januaro 1965
Fondiĝloko Amsterdamo
Interretejo Oficiala retejo (en Esperanto)
vdr

La Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ; nederlande Nederlandse Esperanto-Jongeren) estas la landa sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) por Nederlando kaj havas sian sidejon en Amsterdamo.

Laŭ la statuto ĝi celas disvastigi Esperanton, speciale inter junuloj en Nederlando, kaj konsciigi junulojn en Nederlando pri la lingvaj problemoj en la mondo.

La asocio estis fondita la 9-an de januaro 1965 en Amsterdamo. La antaŭan jaron okazis IJK 1964 en Amsterdamo. Ekde tiam, NEJ ĉiujare organizas kunvenojn.

Ekde 1975 Jen (Jongeren Esperanto Nieuws, aŭ Junularaj Esperanto-Novaĵoj) estis la asocia revuo. Ĝi estis eldonita kune kun la Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA) ĝis 2006.


Nederlanda Esperanto-Junularo

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne