Nelson Mandela

Nelson Mandela
Nobel-premiito
Mandela en 1994.
Mandela en 1994.
Persona informo
Nelson Rolihlahla Mandela
Naskonomo Rolihllahla Mandela
Naskiĝo la  18-an de julio 1918 (nun 1918-07-18)
en Mvezo, Orienta Kablando, Unio de Sud-Afriko
Morto la 5-an de decembro 2013
en Houghton Estate, Johanesburgo, Sud-Afriko
Mortis per Malsano de spira sistemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Qunu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Metodismo vd
Lingvoj anglakosa vd
Loĝloko Houghton Estate vd
Ŝtataneco Sud-Afriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Witwatersrand
Universitato de Sud-Afriko - Bakalaŭro de Artoj
Universitato de Fort Hare
Universitato de Londono Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio ANK
Subskribo Nelson Mandela
Familio
Patro Gadla Henry Mphakanyiswa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Nosekeni Fanny (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Graça Machel (1998–2013)
Winnie Madikizela-Mandela (1958–1996)
Evelyn Mase (1944–1958) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Makgatho Mandela
 ( Evelyn Mase)
Thembekile Mandela (en) Traduki
 ( Evelyn Mase)
Zenani Mandela-Dlamini (en) Traduki
 ( Winnie Madikizela-Mandela)
Makaziwe Mandela
 ( Evelyn Mase)
Zindzi Mandela
 ( Winnie Madikizela-Mandela) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Ndileka Mandela (en) Traduki (nepino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
politika aktivisto
politika malliberulo
advokato
aŭtobiografo
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Sud-Afriko vd
Verkado
Verkoj Long Walk to Freedom vd
En TTT Oficiala retejo vd
1-a Prezidanto de Sud-Afriko
Dum 10-a de majo 199414-a de junio 1999
Vicprezidento Frederik Willem de Klerk
Thabo Mbeki
Antaŭulo Frederik Willem de Klerk (Ŝtata Prezidento de Sud-Afriko)
Sekvanto Thabo Mbeki
19-a Ĝenerala Sekretario de Senalianca Movado
Dum 3-a de septembro 199814-a de junio 1999
Antaŭulo Andrés Pastrana Arango
Sekvanto Thabo Mbeki
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nelson MANDELA (naskiĝis la  18-an de julio 1918 (nun 1918-07-18) en Mvezo, Transkejo, Sud-Afriko, mortis la 5-an de decembro 2013), vere Rolihlahla Dalibunga Mandela, estas iama prezidanto de la Sudafrika Respubliko de 1994 ĝis 1999, iama gvidanta kontraŭ-apartisma batalanto kaj politikisto. Li estas tiel grava persono por la nigraj egalrajtigaj movadoj en Sud-Afriko kiel Martin Luther King en UsonoMahatma Gandhi en Barato.

Li estis la unua sudafrika negra ŝtatestro, kaj la unua elektita en demokratia kaj universala balotado. Lia regado fokusiĝis al malmuntado de la heredo de la sistemo de sudafrika apartismo kiu estis bazita sur instituciita rasismo, malriĉo kaj socia malegaleco, kaj al instigo al rasa reamikiĝo ene de la lando. Politike afrika naciisto kaj demokrata socialisto, li estis prezidento de la Afrika Nacia Kongreso (ANK) de 1991 ĝis 1997. Internacie, Mandela estis Ĝenerala Sekretario de Movado de Nealiancitaj Landoj de 1998 ĝis 1999.

Li pasigis sian infanaĝon ĉe la tribo de Thembu de la Kosoj, en ties reĝa familio kie li naskiĝis; studis jursciencon, estis advokato kaj pasigis multajn jarojn en prizono (27 jarojn kaj duono) pro politika agado (politika malliberulo). Loĝis en Johanesburgo, implikiĝis en kontraŭkolonia politiko, aliĝis al la partio ANC kaj iĝis fonda membro de ties junularo. Post kiam la Sudafrika Nacia Partio enpoviĝis en 1948, li elstaris en defia kampanjo de la ANC en 1952, ricevis postenon en la organizo de la provinco Transvalo kaj en 1955 de la Kongreso de la Popolo. Li laboris kiel advokato kaj estis ripete arestita pro kontraŭleĝaj aktivaĵoj kaj, kun la estratro de la ANC, estis sensukcese juĝata el 1956 al 1961. Influita de marksismo, li sekrete aliĝis al la Sudafrika Komunista Partio (SACP) kaj estis en ties Centra Kommitato. Kvankam dekomence li agadis per neviolenta protestado, en asocio kun la SACP li kunfondis la militan Umkhonto we Sizwe (MK) en 1961, kio kondukis al kampanjo por sabotado kontraŭ la reĝimo de apartismo. En 1962, li estis arestita pro konspirado kontraŭ la ŝtato, kaj kondamnita al porviva enprizonigo en la Rivonia Juĝado.


Nelson Mandela

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne