Nepalo, oficiale "Federacia Demokratia Respubliko Nepalo" (nepale संघीय लोकतान्त्रिक गणतन्त्र नेपाल, Sanghija Loktāntrik Gaṇatantra Nepāl), estas lando je la suda flanko de la montaro Himalajo, inter Barato kaj Tibeto (Ĉinio). Dum estis monarkio, ĝi estis la ununura regno religie hinduisma; nun estas laika respubliko. Tamen ĝi estos ĉiam unu el la plej altaj ŝtatoj super la marnivelo: ja ĝi enhavas 8 el la 14 plej altaj mondaj montopintoj.