Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Nikolao (apartigilo). |
Sankta | |||||
Nikolao de MiraΝικόλαος Μυριώτης | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sanktulo, episkopo | |||||
Persona informo | |||||
Άγιος Νικόλαος | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 249 en Patara, Lycia et Pamphylia, Romia Imperio | ||||
Morto | 30-an de novembro 349 (100-jaraĝa) en Mira, Likio, Roma regno | ||||
Tombo | Basilica of Saint Nicholas (en) vd | ||||
Religio | Apero de kristanismo • Nicene Christianity vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | presbitero katolika episkopo vd | ||||
| |||||
episkopo en Mira en Likio | |||||
Sanktulo, episkopo | |||||
Festotago | 6-a de decembro | ||||
Atributoj | i.a. episkopa vesto; tri oraj globoj | ||||
Patroneco | Rusio, Kroatio, Serbio, Loreno; apotekistoj, negocistoj, maristoj, lernantoj, infanoj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Nikolao aŭ Nikolao de Mira, greke Νικόλαος Μυριώτης, (n. inter 270 kaj 286 en Patara; m. la 6-an de decembro 326, 345, 351 aŭ 365), aktivis en la unua duono de la 4-a jarcento kiel greka episkopo en Mira en Likio (regiono de Anatolio), tiam parto de la Romia imperio, poste de la Bizanca imperio.
Sankta Nikolao estas la sankta patrono de Rusio, Kroatio, kaj Serbio, kaj de la negocistoj, la maristoj, de la lernantoj kaj de la infanoj. Lia nomo signifas "venkulo de la popolo" (νικός nikos + λαος laos).
Sankta Nikolao estas tiu sanktulo, kiu en la vivo de la Eklezio, ricevis la plej vastan kulton post tiu de la Sankta Virgulino Maria. Lia figuro estis la bazo por la infana kredo de kristnaska donaco-portantoj la Kristnaska Viro, Patro Kristnasko kaj Avo Frosto kies nomoj en kelkaj landoj devenas de la nomo Sankta Nikolao.