Nilo (mitologio)

Nilo
Oceanido • rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Oceano
Patrino Tetiso
Kunulo Kalirhoo
Infanoj Ankinoo • Caliadne • Polyxo • Memphis • Ĥiono • Anippe • Argiope • Euryrrhoe
vdr

Laŭ la helena mitologio, Nilo (el la greka Νείλος) estis oceanido, do filo de la titanoj Oceano kaj Tetiso laŭ la hezioda tradicio[1]. Tamen, Pindaro asertis ke li estis filo de la titano Krono[2]. Li personigis la samnoman riveron en Afriko, deveno kaj origino de la egipta civilizo.

Skulptaĵo de la oceanido Nilo, ĉirkaŭita de sia idaro, la egiptanoj (Vatikanaj muzeoj). Ĉi tie, la infanoj simbolas la karpojn (diaĵo de la fruktoj de la tero), riĉeco kiun Nilo aldonas per ĝiaj inundoj.

Nilo ricevis la plej elstaran kultadon en Egiptio, kies supervivado dependis entute de li. Pro lia generinta povo oni identigis lin unue al Oceano, kreinta diaĵo laŭ kelkaj teogonioj. Kromnomoj liaj estis Aetoso (aglo, pro la rapideco de lia fluado), Tritono, kaj Savinto, Patro, Suno kaj eĉ Egipto mem (pro la nepra rilato inter la rivero kaj la civilizo kiu spruĉis ĉe ĝiaj riveroj). La egiptanoj aldonis al li ankaŭ la atributojn de Osiriso. Nilo ricevis en Egiptio la saman honoradon kiel Zeŭso en Grekio, fakte oni nomis lin Egiptia Jupitero, kaj Homero faris lin posteŭlo de ĉi tiu dio. Ankaŭ la festoj kaj ceremonioj dediĉitaj al li similis sufiĉe al tiuj, de Zeŭso.

Li havis multnombran idaron, simboloj ankaŭ de la egiptia geografio kaj kulturo. Inter ili elstaris Nilo Anĥmemifiso (patro de Ankinoo kaj Telefaso laŭ aliaj versioj) kaj la najadoj Ĥiono[3], Anipo[4], Ankinoo kaj Memfiso, patrino de Libio[5]. Tiu lasta edziniĝis al la unua reĝo de la lando, Epafo (filo de Zeŭso kaj Io) kaj naskis la heroojn Belo kaj Agenoro, kiuj edziĝis al aliaj filinoj de Nilo kaj daŭrigis tiel la reĝan familion.

Partneroj kaj idaro
Kaliroo[3] Nekonatulino

Kvankam li reprezentis la riveron Nilo, tiu oceanido ne havis apartan rolon en la helena mitologio, tute male al tiu, kiun ĝi ĝuis en la egipta[7]. Homero mencias lin dufoje, kun la nomo Egipto (Αἴγυπτος)[8] kaj mencias «la akvo de Egipto, kiu devenas el la gedioj». La helenoj miris pri la fluado de la Nilo kaj ĝiaj regulaj inundoj. Herodoto klopodis klarigi la kialon, asertante ke la akvoj de tiu rivero venas rekte el tiuj de la Oceano, la granda rivero kiu ĉirkaŭis la mondon[9]. Fakte, kelkaj verkistoj identigas ambaŭ diaĵojn, kaj oni konsideris sakrala la akvon de Nilo[10]Oni ĉiam mencias ĝiajn sep elfluojn, generitaj de la vip-frapoj de Tizifono, la erinio kiu turmentis Ion[11].

La longega konstelacio Eridano, kiu laŭ kelkaj verkistoj simbolas la riveron Nilo.

Laŭ Higeno, Nilo estas reprezentata ĉiele per la konstelacio Eridano, pro lia longeco kaj profitdono[12], kvankam multaj verkistoj atribuas tiun stelaron al rivero Oceano. Pravigas la version de Higeno la ekzisto de brila stelo super la konstelacio nomata Kanopo, kiu estis insulo ĉirkaŭtia de Nilo.

La artaj prezentadoj de ĉi tiu rivera dio similis al tiuj de la ceteraj potamoj, barba homo kuŝante inter sia fluo kaj la vegetaro tipa de ĝi. Tamen, Paŭzanio atentigas pri escepto en la skulptaĵoj de ĉi tiu rivero: oni kutime skulptas el blankaj ŝtonoj, sed por prezenti Nilon oni uzas nigrajn, pro tio ke ĝi trafluas Afrikon[13].

  1. Heziodo. Teogonio, 334.
  2. Pindaro. Pitiaj, 4.90.
  3. 3,0 3,1 Servio. Pri la Eneado de Vergilio, 4.250.
  4. 4,0 4,1 Plutarko. Paralelaj vivoj, 38.
  5. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.4.
  6. 6,0 6,1 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.10-11.
  7. Parramon i Blasco, Jordi. Diccionari de la mitologia grega i romana. Eld. Edicions 62. Col·lecció El Cangur / Diccionaris, num. 209. Barcelono, 1997. ISBN 84-297-4146-1.
  8. Homero. Odiseado, 4.477 kaj 581.
  9. Herodoto. Historioj, 2.21.1.
  10. J.M.F. Noël. Dictionaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  11. Ovidio. Heroaj, 14.107 kaj sekv.
  12. Higeno. Pri astronomio, 2.32.
  13. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.24.11.

Nilo (mitologio)

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne