Nitrogena ciklo

Skema reprezentado de la nitrogena ciklo en la vivmedio

La nitrogena ciklonitrogenciklo estas la procezo, per kiu la nitrogeno transformiĝas en ties diversajn ĥemiajn kombinaĵojn. La transformiĝo okazas kaj per biologiaj kaj per fizikaj procezoj. Gravaj procezoj en la nitrogena ciklo inkludas la nitrogenan fiksadon, la amonifiksadonmineraligon, la nitrito-transformiĝon kaj la nitrito-maltransformiĝon. La plej granda parto de la tera atmosfero (78%) konsistas el nitrogeno.

Tamen, la atmosfera nitrogeno havas limigitan uzon por biologiaj celoj, kaj tio rezultas en raraj eblecoj pri la uzo de nitrogeno en multaj sektoroj de la ekosistemo. La ciklo de la nitrogeno estas ĉefe interesa ĉar la nitrogenhavebleco influas la disvolviĝon de la plej gravaj ekosistemaj procezoj, inkluzivante la primaran produktadon[1] kaj la malkomponiĝadon. Homaj aktivecoj, kiel la fosiliaj brulaĵoj, la uzado de artefaritaj nitrogensterkoj, kaj la nitrogenliberigo en la reziduaj akvoj draste ŝanĝis la nitrogenan ciklon de la terglobo.

  1. La Primara produktado entenas la sintezon de la organikaj komponaĵoj el la atmosfero aŭ el la akvaj solvaĵoj de Karbona dioksido.

Nitrogena ciklo

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne