Noo[1] aŭ no-teatro (japane 能, nō) estas grava speco de klasika japana muzika dramo, farata ekde la 14-a jarcento. Ĝi, kune kun sia proksima rilataĵo kjogeno (aŭ "noa komedio"[1], 狂言, kyōgen: speco de farso), evoluis el diversaj pli fruaj popularaj kaj aristokrataj dramartoj, inkluzive de "dengaku" (rikoltfestaj dancoj kaj muziko) kaj gagako (tradicia stilo de japana muziko). Kan'ami kaj sia filo Zeami Motokiyo evoluigis noon en ĝian nunan formon dum la epoko de Muromaĉi. Noo poste estis la fonto, el kiu evoluis aliaj japanaj dramartoj, ekz. kabuko. Dum la meiĝia epoko, kvankam ilia registara aŭspicio malaperis, noo kaj kjogeno ricevis oficialan agnoskon kiel du el la tri naciaj genroj de dramo.
Noo estas unika pro sia malrapida, simpla graco kaj sia uzado de distingaj maskoj.
Noo estas ĉanta dramo, kaj tial iuj nomas ĝin "japana opero". Sed la kantado en noo uzas mallarĝan tonan atingon kun longaj, ripetemaj sekcioj—klare melodio ne estas la motivo por noa kantado. Tamen, noaj tekstoj estas poeziaj kaj dependas de la japana sep-kvin ritmo, kiun konas iu, kiu konas ekzemple hajkon kaj ĝian ŝparon de esprimo kaj abundon de aludojn.