Norda poluso | ||
---|---|---|
geografia poluso [+] | ||
- koordinatoj | 90° 0′ 0″ N (mapo)900Koordinatoj: 90° 0′ 0″ N (mapo) [+] | |
Vikimedia Komunejo: North Pole [+] | ||
Norda poluso estas la plej norda punkto de iu planedo. Oni povas difini la nordan poluson de planedo diversmaniere. Iafoje, la norda poluso de la Tero lokas en la Arkta Oceano.
La Norda poluso, konata ankaŭ kiel Geografia Norda poluso, Ĉiela Norda poluso, aŭ Tera Norda poluso, estas difinita kiel la punkto en la Norda Hemisfero kie la akso de rotacio de la Tero trafas sian surfacon. Ĝi ne estu konfuzita kun la Norda magneta poluso. La Norda poluso estas la plej norda punkto de la Tero, kiu kuŝas diametre male al la Suda Poluso. Ĝi difinas latitudon 90° Norda, same kiel la direkto de la vera nordo. Ĉe la Norda Poluso ĉiuj direktoj indikas suden; ĉiuj linioj de longitudo kunverĝas tie, tiele ties longitudo povas esti difinita kiel ajn gradovaloro. Pri latitudaj cirkloj, kontraŭhorloĝe estas oriente kaj horloĝe estas okcidente.
Dum la Suda Poluso kuŝas sur kontinenta teramaso, la Norda Poluso estas situanta en la mezo de la Arkta Oceano ĉe akvoj kiuj estas preskaŭ ĉiam konstante kovrita per konstante ŝanĝanta flosglacio. Tio faras ĝin malebla por konstrui permanentan stacion ĉe la Norda Poluso (malkiel ĉe la Suda Poluso). Tamen, la Soveta Unio, kaj poste Rusio, konstruis nombron de surglaciaj stacioj laŭ ĝenerale ĉiujara bazo ekde 1937, kelkaj el kiuj jam estis pasintaj super aŭ tre proksime de la Poluso. Ekde 2002, la rusoj ĉiujare establis bazon, Barneo, proksime al la Poluso. Tiu funkcias dum kelkaj semajnoj dum la komenco de la printempo. Studoj en la 2000-aj jaroj antaŭdiris ke la Norda Poluso povus iĝi laŭsezone senglacia pro la glacifandiĝo en la Arkto, kun temposupozoj ĉirkaŭ 2016[1][2] sed tio ankoraŭ ne okazis.
La marprofundo ĉe la Norda Poluso estis mezurita je 4261 m fare de la rusia submarŝipo MIR en la ekspedicio Arktika 2007[3] kaj je 4,087 m (13,410 ft) fare de la usona Nautilus en 1958.[4][5] La plej proksima tero laŭdire estas la insulo Kaffeklubben, ĉe la norda marbordo de Gronlando je 700 km for, kvankam kelkaj eblaj nekonstantaj gruzejoj kuŝas iome pli proksime. La plej proksima konstanta loĝata loko estas Alert, en la regiono Qikiqtaaluk, Nunavuto, Kanado, kiu situantas je 817 km el la Norda Poluso.