Jen listo de okazaĵoj en novembro 2021:
- 3-a de novembro 2021
- 5-a de novembro 2021
- Eksplodo de naftokamiono okazigis pli ol 90 mortoj, ĉefe de homoj kiuj venis preni nafton el akcidentita kamiono.
- 10-a de novembro 2021
- 13-a de novembro 2021
- Pro poluo, Nov-Delhio fermis siajn lernejojn por unu semajno.
- 13-a de novembro 2021
- 15-a de novembro 2021
- Dum la ribeluloj el la norda regiono Tigrajo alproksimiĝis al Adisabebo, ĉefurbo de Etiopio, tie okazis tajdo de arestoj de tigrajanoj pro etna deveno.
- 16-a de novembro 2021
- 20-a de novembro 2021
- 33 konkoj, uzitaj por ornamado kaj datrilatantaj al antaŭ proksimume 150 000 jaroj, estis malkovritaj en kaverno (Artnet) de Maroko.
- 19-a de novembro 2021
- 21-a de novembro 2021
- Almenaŭ 75 migrantoj mortis pro boatakcidento dum provo atingi Italion el Libio, kio totalis jam pli ol 500 mortintojn kaj pli ol 700 malaperintojn tiukadre en la jaro.
- Protestoj en Belgio, Nederlando kaj Aŭstrio kontraŭ novaj limigoj pro nova pliigo de kazoj de KOVIM-19.
- Unua raŭndo de prezidentaj balotoj en Ĉilio finiĝis per preskaŭ egaleco kaj okazos dua raŭndo.
- Lokaj kaj regionaj balotoj en Venezuelo.
- 23-a de novembro 2021
- 24-a de novembro 2021
- Mortis pro renversiĝo de boato 31 enmigrintoj, kiuj klopodis atingi Brition el Francio.
- Sveda ĉefministro Magdalena Andersson eksiĝas kelkajn horojn post sia elektiĝo, pro disfalo de la parlamenta koalicio.
- Vakcino kontraŭ KOVIM-19 por adoleskantoj estas registrita en Rusio. Ĝi baziĝas sur Sputnik V. Laŭdire pli ol 30 mil rusiaj adoleskantoj malsanas je KOVIM-19 nun.
- Diplomatia krizo okazas inter Ĉinio kaj Litovio post malfermo de oficejo de Tajvana reprezentanto en Vilno.
- Sukcesis la lanĉo de la kosmosondilo DART, kies celo estas elprovi metodon por deviigi asteroidon, ĉi-okaze la sateliton de la asteroido 65803 Didimo.
- 25-a de novembro 2021
- la komitato de TEJO ne subtenis la proponon pri kvotoj laŭ genro kaj loĝloko por kandidatoj al postenoj en la organizo.
- Almenaŭ 52 laboristoj mortintaj pro eksplodo de metano en mino de Siberio.
- La 25-a de novembro estas deklarita Internacia Tago por la Eliminado de la Perforto kontraŭ Virinoj, kaj en diversaj landoj okazis protestoj kontraŭ malaktiveco de registaroj por eviti tian fiagadon.
- Oni anoncis por Germanio kreadon de tripartia registaro (socialdemokratoj, liberaloj kaj verduloj) kun kanceliero Olaf Scholz, post 16 jaroj de regado de CDU kaj Angela Merkel.
- 26-a de novembro 2021
- 29-a de novembro 2021
- Ŝtorma vento damaĝis aŭtojn, arbojn kaj domojn en Istanbulo, kvar homoj mortis de vundoj.
- La unua virina ĉefministro de Svedio, Magdalena Andersson estas reelektita de la parlamento denove, post kvintaga paŭzo, kaj enoficiĝas, gvidanta socialdemokratian minoritatan registaron.
- 30-a de novembro 2021