![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Okraventra kolombo (Leptotila ochraceiventris) estas granda specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi troviĝas en Ekvadoro kaj Peruo.
Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj sekaj arbaroj, tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, tropikaj kaj subtropikaj humidaj montararbaroj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj malpliiĝo de populacio.[1][2]
Ĝi estas precipe surgrunde loĝanta specio, ĝenerale solema aŭ trovebla en paroj, kun kelkaj observoj game ĝis sep grupe.[3] Ili vivas averaĝe 4.2 jarojn.[2] Oni konas malmultan informaron pri la aktiveco de tiu specio.
Temas pri bruneca kolombo kun okrecaj argilecaj nuancoj en subaj partoj kaj nuko, dum la flugiloj estas pli malhelgrizaj. La beko estas nigreca kaj la piedoj ruĝaj.