Oksazolidino | |||
Plata kemia strukturo de la 1,3-Oksazolidino | |||
Tridimensia strukturo de la Oksazolidino | |||
Plata kemia strukturo de la Izoksazolidino | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 504-76-7 | ||
ChemSpider kodo | 467457 | ||
PubChem-kodo | 536683 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora oleeca substanco | ||
Molmaso | 73.0938 g•mol-1 | ||
Denseco | 0,964 g cm−3[1] | ||
Bolpunkto | 99.2 °C | ||
Refrakta indico | 1,4100 | ||
Ekflama temperaturo | 18.8 °C | ||
Acideco (pKa) | inter 5.2 kaj 6.9[2] | ||
Solvebleco | Solvebla en acetono, kloroformo kaj piridino | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H227, H315, H318, H332 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P261, P264, P271, P272, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P333+313, P410+403, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Oksazolidino estas kvinmembra ringa komponaĵo konsistanta je tri karbonatomoj, unu nitrogeno kaj unu oksigeno. La oksigeno kaj la nitrogeno sidas en la 1-a kaj 3-a pozicioj, respektive. En oksazolidinaj derivaĵoj, ekzistas ĉiam unu karbono inter la oksigeno kaj nitrogeno.
Kiam oksigeno kaj nitrogeno aperas en la pozicioj unu kaj du oni havas izoksazolidinon. Kelkaj el ĝiaj derivaĵoj, tiaj kiaj la oksalidinoduketonoj, estas uzataj kiel antikonvulsiaĵoj. Oksazolidinoj facile kaj komplete hidroliziĝas ĉe pH 1-11 sub 37 °C. Okasazolidino estis unue malkovrita de E. D. Bergmann en 1951[3].