Okupo de la fortreso Bastille | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Franca revolucio de 1789 | |||||||
Pentraĵo fare de Jean-Pierre-Louis-Laurent Houel.
| |||||||
historia evento | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Franca monarkio | Parizana milicio (antaŭulo de Franca Nacia Gvardio) | ||||||
Komandantoj | |||||||
Bernard-René de Launay (†) Princo de Lambesc |
Pierre-Augustin Hulin Camille Desmoulins | ||||||
Forto | |||||||
114 soldatoj 30 kanonoj |
630-954 (inter Franca Nacia Gvardio kaj civiloj) | ||||||
Perdoj | |||||||
1 mortinto | 98 mortintoj 73 vunditoj | ||||||
La okupo de la fortreso Bastille estis decida evento dum la franca revolucio, kaj poste servis kiel simbolo de tiu revolucio, okazis en Parizo la 14-an de julio 1789 kaj restas ĝenerale rigardata kiel la komenco kaj eksplodo de la franca revolucio de 1789.
Malgraŭ tio, ke dum la konkero, nur sep kaptitoj estis malliberigitaj en Bastille, la fama mezepoka fortreso kaj malliberejo servis kiel simbolo de potenco kore de Parizo, do konkero fare de la revoluciuloj estis la publika signalo de malferma ribelo kontraŭ la reĝo. La evento estas memorita ĝis hodiaŭ en festotago de Bastille kaj ĉi tiu tago fariĝis la ĉefe nacia festo en Francio. Verdire oni ne festas la okupon de la Bastille sed la « fête de la confédération » kiu unue okazis la 14-an de julio 1790.