Opole | |||||
germane: Oppeln | |||||
Flago | Blazono | ||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Opola | ||||
Provinco | Opolio | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | 267000 | ||||
Fondita en | 1217 | ||||
Urborajtoj | Antaŭ 1217 | ||||
Koordinatoj | 50° 40′ N, 17° 56′ O (mapo)50.66666666666717.933333333333Koordinatoj: 50° 40′ N, 17° 56′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 176 m | ||||
Areo | 96,2 km² | ||||
Loĝantaro | 127387 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 324 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 45-001 do 45-910 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 077 | ||||
Aŭtokodo | OP | ||||
TERYT | 1661011 | ||||
Estro | Arkadiusz Wiśniewski | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Adreso de estraro | ul. Rynek | ||||
Retpoŝto de estraro | [email protected] | ||||
Poŝtkodo de estraro | 45-015 | ||||
Telefono de estraro | (+48) 077 45 11 800 | ||||
Fakso de estraro | (+48) 077 54 11 322 | ||||
Poŝto de estraro | [email protected] | ||||
Ĝemelaj urboj | (Litovio) Alytus (Germanio) Bonn (Ĉeĥio) Bruntál (Italio) Carrara (Francio) Grasse (Finnlando) Kuopio (Germanio) Potsdamo (Usono) Roanoke (Hungario) Székesfehérvár | ||||
Komunuma retejo | http://www.opole.pl | ||||
Opole (pole Opole ekde 1945; germane Oppeln; ĉeĥe Opolí) estas urbo en la sudokcidento de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 127 387 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 1324 homoj/km². La urbo estas la sidejo de okcidentslavaj opolanoj (kies duko el la linio de Piastoj Władysław Opolczyk fondis en 1382 monaĥejon de paŭlanoj sur Jasna Góra en Częstochowa). Ĉefurbo de silezia princlando Opolo respektive Opolo-Ratiboro, poste transprenita de Reĝlando Prusio kaj ĝis 1945 apartenanta al Germanio. Temas pri unu el historiaj ĉefurboj de Supra Silezio kaj unu el ties plej malnovaj urboj. Etimologie la nomo en slavaj lingvoj signifas najbaran komunumon. Situante meze de la regiono Supra Silezio kaj borde de la rivero Odro, la urbo estas la administra centro de provinco Opolio.
Opole situas inter la urboj Vroclavo (pole Wrocław, germane Breslau) kaj Katowice (germane Kattowitz) kaj estas centro de germanlingva minoritato de la lando. Krome ĝi ankaŭ estas sidejo de katolika diocezo, do havas katolikan episkopon. En Opole troviĝas universitato (kun la unua fakultato pri katolika teologio de Pollando), teknika universitato, altlernejo pri arto kaj muziko kaj pluraj sciencaj institutoj.