Orbita klineco

La inklinacio i estas la angulo inter la ebeno C (la ekliptiko) kaj la ebeno D (kie kuŝas la orbito de la satelito A).

La orbita klineco, aŭ inklinacio[1], estas la angula diferenco inter la orbita ebeno de ĉielobjekto (ĉu planedo, ĉu luno, ĉu sputniko) disde la orbita ebeno de alia ĉielobjekto. Kutime la referenca orbita ebeno estas tiu de la Tero, do la ekliptika ebeno. Laŭ tiu kunteksto, inklinacio de la Tero esta nul (i = 0 grado).

  1. La Astronomia Terminaro markas la esprimon klinangulo kiel preferindan, kaj inklinacio kiel evitindan, sed laŭ NPIV klinangulo estas nur horizontala angulo inter unu geodezia direkto kaj tiu de la nordo.

Orbita klineco

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne