Origanum dictamnus

Origanum dictamnus

regno plantae
divizio angiospermoj
klaso verdukotiledonoj
ordo asteredoj
ordo Lamialoj
familio Lamiacoj
genro origano
specio O. dictamnus
binomo Origanum dictamnus
klasifikfonto L.

Origanum dictamnus (diktamno-origano), konata en la greka kiel δίκταμο (díktamo) aŭ en kreta dialekto έρωντας (erontas, "amo"), estas delikata staŭdo kiu kreskas 20–30 cm alta. Ĝi estas aroma kuracplanto kiu kreskas nature nur sur la montflankoj kaj gorĝoj de la greka insulo Kreto. La planto estas vaste uzata por manĝaromoj kaj medikamentaj celoj, aldone al ornamaj uzoj en ĝardenoj. Tiu malgranda, laneca arbedo estas facile rekonebla pro la karaktera mola, laneca kovro de blankgriza hararo sur ĝiaj tigoj kaj verdaj folioj, kio donas al ĝi veluran teksturon. Malgrandegaj rozkoloraj floroj ĉirkaŭitaj de pli brile purpur-rozkoloraj brakteoj aldonas ekstravagancan kolorecon al la planto en somero kaj aŭtuno.[1] La diktamno-origano estas klasifikita kiel endanĝerigita ĉe la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj de IUCN 1997.[2]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-26. Alirita 2013-02-01 .
  2. Walter, K.S. and Gillett, H.J. (1998) 1997 Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. IUCN (The World Conservation Union), Gland, Switzerland and Cambridge, UK.

Origanum dictamnus

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne