Orizaba (naŭatle : Ahualizapan, otome (en) : Mb'oñ'u) estas urbo kaj komunumo en la meksika subŝtato Veracruz. Ĝi situas 20 km okcidente de la ĝemelurbo de Córdoba, kaj limas Río Blanco kaj Ixtaczoquitlán, laŭ naciaj vojoj 180 kaj 190. En 2005, la urbo havis enloĝantaron de 117,273, kaj kovras preskaŭ la tutan areon de la municipo. La enloĝantaro de la municipo estis 117,289 kaj havas areon de 27.97 km². La nomo Orizaba venas de la hispana elparolo de la naŭatla nomo Ahuilizapan [āwil-lis-ā-pan], kio signifas (malglate) "loko de ludado de akvo".