Orlando furioso | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
literatura verko • poemo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Ludovico Ariosto | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | itala lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1516 | ||||
Ĝenro | Kavalira libro | ||||
| |||||
Orlando Furioso estas longa itala romanca poemo verkita de Ludovico Ariosto en 1516. Ceteraj eldonoj aperis en 1521 kaj 1532. La verko estas konsiderata mejloŝtono en okcidenta literaturo.
La unua versio estis skribita en Ferrarese, dialekto de Ferrara. Poste ĝi tradukiĝis en literaturan toskanan por ke ĝi pli legeblu tra Italio. Ĝi estis unu el la unuaj verkoj skribitaj kun atento al la ebleco de vasta eldonado per la nova presarto de Johannes Gutenberg.
Ĝi daŭrigas la intrigojn kaj personojn de la nefinita Orlando Innamorato de Matteo Maria Boiardo (eldonita postmorte en 1495), sed kvankam la verko de Boiardo sigelas la romantikan literaturon kaj celas unue instrui kaj poste plaĉi, tamen la epopeo de Ariosto estas romantika verko verkita unue por plaĉi kaj poste por instrui.
En verko kiu miksas realismon kaj fantazion, humuron kaj tragedion, la scenejo estas la tuta mondo, kaj fantazia vojaĝo al la Luno. En ĝiaj historiaj scenoj kaj karakteroj, ĝi dividas iujn trajtojn kun la malnovfranca Chanson de Roland de la 11a jarcento, kiu rakontas pri la morto de Roland. La rakonto estas kavalira enamiĝo kiu devenis de tradicio komenciĝanta en la finmezepoko kaj daŭranta en populareco en la 16-a jarcento kaj bone en la 17-a.
Ĝi elstaras je la eksterordinara inventemo kaj rakontado de la aŭtoro, kaj laŭ sia nekredeble riĉa kaj klara stilo. Orlando Furioso enhavas pli ol cent nomitajn personojn kaj multajn diversajn intrigojn, sed la ĉefaj temas pri