Umbra lingvo | |
mortinta lingvo • antikva lingvo | |
---|---|
Osco-Umbrian | |
Parolata en | suda Italio |
Denaskaj parolantoj | (formortinta lingvo) |
Skribo | Oscan alphabet, antikva itala alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropa lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | osc |
Glottolog | osca1245 |
Angla nomo | Oscan |
Franca nomo | osque |
La antikva oska lingvo apartenis al la italika branĉo de la hindeŭropa lingvaro kaj kune kun la proksime parenca umbra lingvo kaj kun iuj pliaj lingvoj, interalie la sud-picena, konsistigas la oskan-umbran subgrupon. La lingvo estis parolata de la oskoj, antikva popolo en la sudo la itala duoninsulo. Antaŭ la konkeriĝo de la oskoj per la etruskoj ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. la oska lingvo kaj alfabeto estis disvastiĝinta en preskaŭ la tuta suda Italio. Inter la italikaj lingvoj aliaj ol Latino ĝi estis tiu, kiu plej rezistis al la superrego de la lingvo de Romo: ĝi estis plu uzata en Pompejo dum la epoko de ties detruado per eksplodo de la vulkano Vezuvio, do dum la jaro 79 post Kristo.