Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Otavoj kaj Otavo (apartigilo). |
Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.
Otavo (angle kaj france Ottawa) estas la ĉefurbo de Kanado. Ĝi situas ĉe la kunfluejo de la Rivero Otavo kaj la Rivero Rideau. La Nacia Parlamento kaj multaj naciaj muzeoj, inter ili la Nacia Galerio, troviĝas en Otavo. (La Kanada Muzeo de Historio, antaŭe nomata "La Muzeo de la Civilizacio", troviĝas trans la rivero, en Gatineau, Kebekio). La ĉefaj dungantoj estas la Kanada federacia registaro kaj ne-registaraj alt-teknologiaj kompanioj.
Otavo kune kun Gatineau troviĝas en la Nacia Ĉefurba Regiono.