Otto Diels

Otto Diels
Nobel-premiito
Persona informo
Otto Diels
Naskiĝo 23-an de januaro 1876 (1876-01-23)
en Hamburgo,  Germanio
Morto 7-an de marto 1954 (1954-03-07) (78-jaraĝa)
en Kiel
Tombo Ulsnis Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Hermann Diels Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ludwig Diels kaj Paul Diels (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Hermann Emil Fischer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Otto Paul Hermann DIELS [dils] (1876-1954) estis germana kemiisto, lia plej notinda laboro estis farita kun Kurt Alder (1902-1958) pri metodo por diena sintezo, pli konata kiel "Reakcio Diels-Alder", kaj ambaŭ ricevis Nobel-Premion pri Kemio, en 1950, pro tiu esploro. Ilia metodo por sintezado de ciklaj organikaj komponaĵoj montriĝis altvalora por la manufakturo de sinteza kaŭĉuko kaj plastaĵoj.

Li finis sian studon en la Universitato de Berlino, kie li pli malfrue laboris. Diels dungiĝis en la "Universitato de Kielo" kie li kompletigis la laboron kiu donis al li la Nobel Premio, kaj tie li restis ĝis sia emeritiĝo en 1945. Diels estis edziĝinta kaj havis kvin infanojn. Diels malkovris la karbonan suboksidon[1] en 1927 kaj faris gravajn kontribuaĵojn por la kemio de la steroloj

  1. Name Reactions in Organic Chemistry, Alexander R. Surrey

Otto Diels

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne