Palaco Kensington | |||||
---|---|---|---|---|---|
palaco | |||||
| |||||
Lando | Britio | ||||
Situo | Londono | ||||
- koordinatoj | 51° 30′ 19″ N, 0° 11′ 18″ U (mapo)51.505277777778-0.18833333333333Koordinatoj: 51° 30′ 19″ N, 0° 11′ 18″ U (mapo) | ||||
Arkitekto | Christopher Wren | ||||
Estiĝo | 1605 | ||||
Poŝtkodo | W8 4PX [+] | ||||
Palaco Kensington | |||||
Vikimedia Komunejo: Kensington Palace [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Kensington Palaco estas reĝa rezidejo lokita en ĝardenoj Kensington, en la reĝa komunumo Kensington kaj Chelsea en Londono, Anglio. Ĝi estis loĝejo de la brita reĝa familio ekde la 17-a jarcento kaj estas nuntempe la oficiala Londona loĝejo de la Princo kaj Princino de Kimrio, la Duko kaj Dukino de Gloucester, la Duko kaj Dukino de Kent kaj Princo kaj Princino Mikaelo de Kent.
Nuntempe la Ŝtataj Ĉambroj estas malfermitaj al la publiko kaj administritaj de la Historiaj Reĝaj Palacoj, neprofitocela organizaĵo kiu ne ricevas publikajn financojn. La oficejoj kaj privataj loĝejaj areoj de la palaco restas en la respondeco de la reĝa familio. La palaco ankaŭ montras multajn pentraĵojn kaj aliajn objektojn de la reĝa kolekto.