Papeeto

Papeeto
Aerfoto de Papeete
Aerfoto de Papeete
commune of French Polynesia • urbo
Administrado
Lando  Francio
Kolektivo Franca Polinezio
Subdivido Insuloj de Vento
Insulo Tahitio
Urbestro Michel Buillard (2008–2014)
Insee-kodo 98735
Poŝtkodo 98714
Demografio
Loĝantaro 26 017 (2007)
Loĝdenso 1 495,2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 17° 32′ S, 149° 34′ U (mapo)-17.535022-149.569594Koordinatoj: 17° 32′ S, 149° 34′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 621 m
Areo 17,4 km2
Situo
Papeeto (Franca Polinezio)
Papeeto (Franca Polinezio)
DEC
Map
vdr

Papeeto[1] (tahitie: Pape’ete) estas franca komunumo kaj la ĉefurbo de la transmara teritorio Franca Polinezio. Ĝi estas la plej granda urbo de la insulo Tahitio. La havenurbeto Papeeto kun 26 017 loĝantoj kaj 105 128 loĝantoj en la kunurbaĵo, situas ĉe la nordokcidenta bordo de la insulo. La urbo havas areo de 17,4 km2 kaj popoldenson de 1 495 loĝ./km2.

Situo de Papeeto (ruĝe) en Tahitio

La haveno situas en aperturo en la rifo. Ne multe rememorigas pri la kolonia urbo; la ĉinaj lignaj domoj, la francaj vilaoj kaj aliaj koloniaj konstruaĵoj ofte estas anstataŭigitaj per betonaj apartementaroj. Ekde la 1960-aj jaroj precipe landinternen aperis novkonstruaĵoj. Oni parolas tahitie; ofte estas protestanta (54%) aŭ romkatolika (30%). Oni ankoraŭ pagas per la CFP-franko sed baldaŭ per la eŭro. La flughaveno Faaa situas kvin kilometrojn de Papeeto. La nomo Pape’ete signifas Akvo el la korbo. La biero kiu estas farata en Papeeto nomiĝas Hinano.

  1. Australian & New Zealand to Esperanto Arkivigite je 2013-09-26 per la retarkivo Wayback Machine Nov-Zelanda Esperanto-Asocio

Papeeto

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne