Acetaminofenolo | |||
Plata kemia strukturo de la Paracetamolo | |||
Tridimensia strukturo de la Paracetamolo | |||
Alternativa(j) nomo(j) * Pirinazino | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 103-90-2 | ||
ChemSpider kodo | 1906 | ||
PubChem-kodo | 1983 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkoloraj aŭ blankaj kristaloj | ||
Molmaso | 151.163 g·mol-1 | ||
Denseco | 1.263 g cm−3 | ||
Fandpunkto | 159-169 °C | ||
Bolpunkto | 420 °C | ||
Solvebleco | Akvo:* 7.21 g/kg (O °C) * 8.21 g/kg (5 °C) * 9.44 g/kg (1O °C) * 10.97 g/kg (15 °C) * 12.78 g/kg (2O °C) | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1944 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R22 R36/38 R52/53 | ||
Sekureco | S26 S37/39 S61 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H317, H319, H335, H401, H411 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P272, P273, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P362+364, P391 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Paracetamolo aŭ pirinazino estas medikamento kun analgeziaj proprecoj sed sen kontraŭinflamaj proprecoj klinike signifoplenaj. Ĝi uzatas por traktado de reŭmata artrito, doloroj kaj febro kaj tipe ĝi uzatas en kazoj de moderaj doloroj. Ekzistas malmulta evidentaĵo pri senpezigo de febro en infanoj. Ĝi komerce vendatas kombine kun aliaj ingrediencoj tiaj kiaj multaj kuraciloj kontraŭ gripo.
Kombinita kun kontraŭdoloraj medikamentoj surbaze de opioidoj, paracetamolo uzatas en kazoj de pli seriozaj doloroj tiaj kiaj prokanceraj kaj postkirurgiaj doloroj. Ordinare ĝi uzatas buŝe aŭ rektume sed ĝi same disponeblas intravejne. La efektoj daŭras inter du kaj kvar horoj.