Parolo estas lingva ago per kiu estiĝas eldiroj kiuj povas komuniki informon de inicianto al ricevanto. El lingvistika, fonetika kaj akustika vidpunktoj, parolo estas modulado de voĉo per lingvaj signoj aŭ la rezulto de tia ago.
Parolo montriĝas fizike en formo de akustika signalo kiu estiĝas nature en la parolorgano kaj kiu perceptiĝas per la aŭda senso. Kiam la vizaĝo de la parolanto videblas, ĝi ankaŭ montriĝas optike en formo de videblaj movoj. Tio kontribuas al la perceptado de la parolo kaj ebligas liplegadon.
Kvankam en ĝenerallingva uzo oni intencas per ”parolo” nur perbuŝan lingvan agon, lingva ago per kiu estiĝas eldiroj kiuj povas komuniki informon de inicianto al ricevanto eblas ankaŭ per gestoj. En la kazo de gestlingvo, ”parolo” montriĝas fizike en formo de optika signalo kiu estiĝas per manaj kaj facaj gestoj. Tiaj gestoj povas esti perceptataj ne nur per la vida senso, sed ankaŭ per la tuŝa. Tio ebligas lingvan komunikadon ankaŭ al personoj kiuj estas kaj surdaj kaj blindaj.
En alia ĝenerallingva senco, oni uzas la vorton "parolo" por esprimi penson: aŭskultu miajn parolojn; glataj paroloj; paroloj de prudento. Kontraste kun vorto, parolo atentigas pri la temo, vorto pri la esprimmaniero.
La parola komunikado estas establita inter du aŭ pliaj personoj, ĝi havas kiel komunikrimedo la parolon kaj kiel kodo unu lingvon. Ĉiu tekniko uzata cele al interŝanĝo de ideoj havas kampon de aplikado tre varian, inter kiuj figuras: personan, socian, profesian, politikan aŭ sciencan, inter aliaj.
La parola literaturo aŭ literaturo de parola tradicio estas la aro de literaturaj tekstoj kiuj restis en la memoro kaj estas transpasitaj pere de la voĉo ene de komunumo. Kvankam la parola esprimo povas veni el skriba teksto antaŭa aŭ povas rezulti en skriba kompilo posta, ties ĉefa transiga rimedo estas la voĉo.