Patrice Lumumba

Patrice Lumumba
Persona informo
Patrice Émery Nibba Lumumba
Naskiĝo 2-an de julio 1925 (1925-07-02)
en Katakokombe, Congo-Kasaï,  Kongo Belga
Morto 17-an de januaro 1961 (1961-01-17) (35-jaraĝa)
en Lubumbashi,  Respubliko Kongo
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Mortopafo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Afrikobrazilano vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Respubliko Kongo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Movado Nacia Konga (1958–)
Liberala Partio (1955–1958) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Pauline Opango (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj François Lumumba (en) Traduki, Juliane Amato Lumumba (en) Traduki, Guy-Patrice Lumumba (en) Traduki, Roland Lumumba (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
revoluciulo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patrice (Hemery) LUMUMBA (naskiĝis la 2-an de julio 1925, Onalua, Belga Kongo – mortis la 17-an de januaro 1961. Katanga, Kongo) estis grava konga politikisto antaŭ kaj post la sendependiĝo de la lando, kaj la unua demokratie elektita ĉefministro de la sendependa Respubliko de Kongo inter junio kaj septembro de 1960.

Kune kun la unua prezidento Joseph Kasa-Vubu, li gvidis la fruan sendependecon de Kongo, sed estis rapide abdikigita, kaptita, turmentita kaj murdita. Li celis la ekonomian kaj kulturan sendependecon. En Demokrata Respubliko Kongo kaj Afriko li estas konsiderata nacia heroo[1]. Kiel filo de la malgranda tetela popolo (bantua tribo), li fariĝis estro de influa politika partio ne ligita al tradicia tribo aŭ regiono. Dum liaj rivalantoj venis el fortaj triboj kaj reprezentis ties regionajn interesojn, Lumumba volis kompensi tion per tutlanda agado kaj reprezentado. La Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj (rus: Российский университет дружбы народов Rossiysky universitet druzhby narodov) portis lian nomon de 1961 ĝis 1992.

Li fariĝis heroo en sia lando kaj eksterlande ekestis stratoj kun la nomo de Lumumba: en Irano, Alĝerio, Angolo, Mozambiko, Germanio (Berlino, Leipzig)[2].

  1. (nl) Aan Lumumba is alles onaf, dus overleeft hij in de kunst, De Standaard, la 17-an de januaro 2020
  2. (fr, nl) Filmeto Kinderen van de kolonie (Infanoj de la kolonio), kun interalie alparolo de Lumumba (je 15 min 09), VRT, spektebla nur en Eŭropa Unio.

Patrice Lumumba

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne