Paul Nizan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Paul Yves Nizan |
Naskiĝo | 7-an de februaro 1905 en Tours |
Morto | 23-an de majo 1940 (35-jaraĝa) en Recques-sur-Hem |
Mortokialo | Mortis en batalo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Supera normala lernejo (1924–) Liceo Henri-IV (1916–) lycée Georges-Clemenceau (en) Gimnazio Louis-le-Grand |
Familio | |
Edz(in)o | Henriette Nizan (en) |
Infanoj | Patrick Nizan (en) , Anne-Marie Nizan (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto romanisto eseisto verkisto filozofo tradukisto |
Paul-Yves NIZAN ([nizɑ̃]; 7a de Februaro 1905 – 23a de Majo 1940) estis franca filozofo kaj verkisto.
Li naskiĝis en Tours, Indre-et-Loire kaj studis en Parizo kie li amikiĝis kun kolego studento Jean-Paul Sartre en la Liceo Henri-IV. Li iĝis membro de la Franca Komunista Partio, kaj multo de lia verkaro montras siajn politikajn kredojn, kvankam li foriris el la partio tuj post la Pakto Molotov–Ribbentrop en 1939. Li mortis en la Batalo de Dunkirko, luktante kontraŭ la germana armeo en la Dua Mondmilito.
Inter liaj verkoj menciindas romanoj Antoine Bloye (1933), Le Cheval de Troie [La Troja ĉevalo] kaj La Conspiration [La konspiro] (1938), same kiel la eseoj "Les Chiens de garde" ["La gardohundoj"] (1932) kaj "Aden Arabie" (1931), kiu enkondukis lin al nova publiko kiam ĝi estis republikigita en 1960 kun prefaco de Sartre. Precize, la malferma frazo "Mi estis dudekjarulo, mi ne permesos iun diri, ke tiuj estas la plej bonaj jaroj de la vivo" (J’avais vingt ans. Je ne laisserai personne dire que c’est le plus bel âge de la vie.) iĝis unu el la plej influaj motoj de la studenta protesto dum Majo de 68.[1][2][3][4][5]