Paul Speratus (1484-1551) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Katolika sacerdoto, evangelia predikisto kaj reformisto. Li helpis Martenon Luteron krei la unuan luteranan Okkantan libron, en 1524.
| |||||
Persona informo | |||||
Paul Speratus | |||||
Naskiĝo | 13-a de decembro 1484 en Rötlen, apud Ellwangen, Württemberg, Germana Imperio | ||||
Morto | 12-a de aŭgusto 1551 en Marienwerder, nuna Kwidzyn, Pomeranio, Germana Imperio | ||||
Religio | luteranismo • katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno Universitato de Frajburgo Universitato de Parizo Universitato de Bazelo Universitato de Würzburg Universitato de Salcburgo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto teologo katolika episkopo vd | ||||
Laborkampo | Teologio kaj poezio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul Speratus (1484-1551) estis germana katolika sacerdoto, episkopo de Pomezanio, evangelia predikisto kaj reformisto. Li helpis Martenon Luteron krei la unuan luteranan Okkantan libron, en 1524. Li estis bonedukita pastro kiu eventuale ricevis sian doktorecon en Vieno. Li tre frue konvertiĝis al la protestanta afero, edziĝis kaj aktivis en Aŭstrio antaŭ ol liaj fortaj evangeliaj vidpunktoj kondukis lin al ekzilo.
Post elliberiĝi el la malliberejo, Speratus kaj lia edzino iris al Wittenberg kaj tie li konatiĝis kun Marteno Lutero. Ĉe rekomendo de Lutero, Speratus iĝis kapelano en la kortego de la Prusa Duko, en Königsberg, kaj kontrolis la organizadon de la eklezio en tiu teritorio.[1]. Li estis samtempulo de Filipo Melanktono kaj Justus Jonas la Maljuna kun kiuj li korespondis.