Peter Altmaier (naskiĝis la 18-an de junio 1958 en Ensdorf, Sarlando, do nun 66-jara) estas germana politikisto, kiu membras en la kristandemokrata politika partio CDU. Ekde la jaro 1994 li estas membro de la nacia parlamento Bundestag. De 2005 ĝis 2009 li estis parlamenta ŝtata sekretario, fakte vic-ministro, en la ministerio pri internaj aferoj de la ministraro unua de Angela Merkel. Sekve li funkciis kiel parlamenta afergvidanto de la konservativa frakcio CDU-CSU. De 2012 ĝis 2013 li kiel posteulo de Norbert Röttgen estis ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco de la ministraro dua de Angela Merkel. De 2013 ĝis 2018 li kiel posteulo de Ronald Pofalla nomumiĝis ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo en la ministraro tria de Angela Merkel. En ŝia ministraro kvara li de 2018 ĝis 2021 estis ministro pri ekonomio kaj energio.