Pitia | |
---|---|
pozicio • eksa profesio | |
Informoj | |
En la Greka Mondo la Pitia aŭ Pitio (greke Πυθία Pȳthíā), estis sacerdotino kiu proklamis la orakolojn inspiritaj de la diaĵo Apolono en la Orakolejo de Delfo, situinta en la omphalos, la «umbiliko de la mondo». En Esperanto iuj uzas Pitio kiel alternativan nomon de Delfo aŭ la ĉirkaŭa regiono[1] (greke Pȳthṓ) kaj ĝian adjektivan formon Pitia por la sacerdotino, sed aliaj uzas Pitio kiel nomon de la sacerdotino mem.
La rolo estis plenumita de virinoj elektitaj el la urbo Delfo, senaĝaj limoj, laŭlonge de 2000 jaroj ĉirkaŭ, nome de 1400 a.K. ĝis al 392 kiam la praktiko estis malpermesita de la romia imperiestro Teodozio la 1-a post kiam li estis iginta kristanismon ŝtata religio en 380, aboliciante la paganajn kultojn pere de la teodoziaj dekretoj.[2]
La orakolo de Delfo estas unu el la religiaj institucioj de la klasika mondo plicerte dokumentitaj, kun plue eble la inter tiutipaj la plej fama. Laŭ Plutarko (Moralia[3] 414b), en la periodo de pli alta popolareco de la sanktejo de Delfo, samtempe almenaŭ tri virinoj Pitiaj aktivadis.
Inter la verkistoj kiuj tion mencias meritas memorigi; jen alfabetorde: Aristotelo, Diodoro Sicila, Herodoto, Eŭripido, Junianus Justinus, Lukano, Ovidio, Paŭzanio, Pindaro, Platono, Plutarko, Ksenofono, Sofoklo, Strabono kaj Tito Livio.