Plakodermoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Placodermi Mc Coy, 1848 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Fossil
| ||||||||||||
Subklasoj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Plakodermoj aŭ kiracaj fiŝoj (latine Placodermi) estas klaso de Makzeluloj (Gnathostomata), kiuj vivis en paleozoiko ekde frua silurio. Apogeo de plakodermoj okazis en devonio, sed antaŭ fino de devonio la klaso plene formortis pro fenomeno konata kiel devonia formorto. Nun ili studeblas nur kiel fosilioj. Fruaj plakodermoj vivis sole en pura akvo, sed en fosiliaroj de pli malfruaj periodoj ili ankaŭ troveblas en maroj kaj oceanoj.
La plej karaktera eco de plakodermoj estas fakto ke tuta ĝiaj kapoj kaj preskaŭ tutaj korpoj estas kovrita per osta kiraso. La plej granda plakodermo, genro Dunkleosteus, grandas ĝis 10 metroj.
Plakodermoj estis unuaj vertebruloj kiuj ekhavis makzelojn. Laŭ plej populara teorio, la makzeloj aperis el ostaj arkoj, kiuj tenis brankojn.
Plakoderma fiŝo Materpiscis, kiu vivis antaŭ ĉ. 380 milionoj da jaroj, estas plej antikva vivonaska animalo ĝis nun trovita.