Podagro | |
---|---|
malsano • simptomo aŭ signo | |
Podagro estas dolora malsano de artikoj, precipe ĉe la piedo, kaŭzata de tro da ureata acido en la sango. La salo de la ureata acido demetiĝas en la artikoj kaj pro tio aperas paroksisme la artikaj doloroj. La paroksisma podagro aperas ĉefe en la piedaj artikoj, dum horoj. La kronika (longdaŭra) podagro kaŭzas la artriton (artikan inflamon) de la etaj artikoj de la piedo kaj mano.
La demetiĝo de ureato-acidaj Natrio-kristaloj en la artikoj, artik-ĉirkaŭaj histoj, tendenoj kaŭzas aperon de tipaj tofoj (tophus).
Plialtigo de la nivelo de ureata acido en sango ofte kaŭzas ne nur podagron, sed ofte ankaŭ ŝtonojn en renoj.
Podagro estas herediĝa malsano, sed ĝin influas ankaŭ aliaj faktoroj (nutrado, vivmaniero ktp.).
Kuracado.