Polikaprolaktono (PKL aŭ angla mallongigo PCL (Poly-ε-Caprolacton)) estas biologie malkonstrua plasto, kiu estas produktita je bazo de nafto. Ĝi estas termo-formebla kaj tiel ĝi estas grupigita al termoplastoj. Ĝi estas formita kiel ĉeno de kaprolaktono, la ε-laktono de kaprata acido.
La polikaprolaktono konsistas el sinsekvoj de metilen-unuoj, inter kiuj estiĝas estergrupoj. La proporcio je karbonil- kaj metilenpartoj estas normalokaze 1:5.
Ĝi havas la fandopunkton de ĉ. 63 °C, tirrezistecon de 26-42 MPa kaj ŝiretendiĝon de 600 ĝis 1000 %.
Polikaprolaktonon produktas i.a. DAW en Usono kaj la britaj firmaoj Solvay kaj Bostik Findley.