Polipropileno (mallongigo PP, ankaŭ nomata Polipropeno) estas termoplasto kaj apartenas al grupo de poliolefinoj. Polipropilenoj estas produktitaj per polimerizado de monomeraj propenoj kun helpo de katalizilo. Oni produktis en 2001 ĉirkaŭ 30 milionojn da tunoj el polipropileno.