Prago | |||
ĉeĥe Praha, germane Prag, angle Prague | |||
urbo | |||
Historia kerno de Prago
Prago, metropolo de Ĉeĥa respubliko | |||
|
|||
Oficiala nomo: Praha | |||
Moto: Praga Caput Rei publicae (Antaŭe Praga Caput Regni) | |||
Kromnomoj: Prago patrino de urboj, Centtura, Ora urbo | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Ĉefurbo Prago (CZ010) | ||
Distrikto | Ĉefurbo Prago (CZ0101 - CZ010F) | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Najbaras kun | Mezbohemia regiono ĉirkaŭe | ||
Konata loko | Praga burgo | ||
Rivero | Vultavo | ||
Koordinatoj | 50° 5′ 14″ N 14° 25′ 16″ O / 50.08722 °N, 14.42111 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | monteto Teleček apud Zličín | ||
- alteco | 399 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | surfaco de Vltava apud Suchdol | ||
- alteco | 177 m s. m. | ||
Areo | 496,21 km² (49 621 ha) | ||
Loĝantaro | 1 384 732 (2024) | ||
Denseco | 2 790,62 loĝ./km² | ||
Plataĵo | Praga plataĵo | ||
Estiĝo | 9-a jarcento | ||
Primatoro | Bohuslav Svoboda
(ekde 16-a de februaro 2023) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 1XX XX | ||
Telefona prefikso | +420 2 | ||
ISO 3166-2:CZ | CZ-PR | ||
AKĈ | A | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Historia centro de Prago | ||
Jaro | 1992 (#16) | ||
Numero | 616 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iv, vi | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Prago sur la mapo de Ĉeĥio
| |||
Katastra teritorio de Prago
| |||
Vikimedia Komunejo: Prague | |||
Retpaĝo: magistrat.praha-mesto.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Demonimo: Pragano |
Prago (ĉeĥe Praha) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Ĉeĥio. Antaŭ 1993 ĝi estis ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio, antaŭ 1918 ĉefurbo de la reĝlando bohemia.
Prago situas en la praga baseno sur ambaŭ bordoj de la rivero Vultavo. Ĝi ampleksas 496 km² kaj havas 1 384 732 loĝantoj (2024).
Popularaj turismaj lokoj en Prago estas la Malnova Urbo, la Nova Urbo, la Malgranda Kvartalo, Hradčany kaj Vyšehrad. Vizitinda estas ankaŭ la subterejo en Prago. Prago estas la sola urbo en Ĉeĥio en kiu veturas metroo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zeleneč (distrikto Prago-oriento), Zdiby, Úvaly, Černošice, Přezletice, Říčany, Květnice, Bořanovice, Jenštejn, Hovorčovice, Radonice (distrikto Prago-oriento), Hostivice, Roztoky, Jíloviště, Sibřina, Podolanka, Jinočany, Chrášťany (distrikto Prago-okcidento), Dobrovíz, Vestec (distrikto Prago-okcidento), Jesenice, Únětice (distrikto Prago-okcidento), Zbuzany, Veleň, Šestajovice (distrikto Prago-oriento), Křenice (distrikto Prago-oriento), Ořech, Kněževes (distrikto Prago-okcidento), Průhonice, Zlatníky-Hodkovice, Horoměřice, Kosoř, Čestlice, Tuchoměřice, Nupaky, Jirny, Dolní Břežany, Zvole (distrikto Prago-okcidento), Distrikto Prago-okcidento, Distrikto Prago-okcidento kaj Mezbohemia regiono.