Prerio

Foto pri la Preria Paco-Parko, apud Lincoln, Nebrasko, Usono


Prerio (de la franca vorto "prairie" aŭ herbejo, gazono, el la latina "prata") estas vasta, ofte senarba ebenaĵo. estas nordamerika formo de stepo, kreskante en la mezokcidento de Usono kaj Kanado. Prerioj konstituas la orientan randon de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj (en: Great Plains). Stepo estas simila medio en norda Azio. Laŭ la Enciklopedio de Monda Geografio (2005), analogaj al la prerio estas la pampo en Sudameriko, la stepo en Norda Azio kaj la veld en Sud-Afriko[1].

Ekologistoj konsideras preriojn kiel parto de la sama biomo kiel ekzemple stepoj kaj savanoj t.e. vastaj ebenaĵoj kun herboj, spicoj kaj arbedoj kiel primara vegetaĵaro primara vegetaĵaro konsistas el herboj, spicoj kaj arbustaro.

En pasintaj tempoj, herboj kreskis libere sur la prerio, sed nuntempe la grundo estas uzata ĉefe por grandkultivado. Krom iomaj protektitaj prerietoj, la plimulto de la originala prerio ne plu ekzistas.

Ekde la 21-a jarcento, praktike neniuj sovaĝaj prerioj pluvivis, kun la escepto de malgrandaj areoj en protektitaj naturaj areoj[2]. La perdo de natura vegetaĵa pro agrikultura ekspansio kauzis ke preriaj grundon vundeblaj al sekeco kaj erozio, kondukinte al la natura katastrofo konata kiel la polvosekego en la 1930-aj jaroj.  Ekde tiam oni laboras por restarigi la naturan prerian ekosistemon..

  1. (en) Purdy E., Prairie, Enciklopedio de Monda Geografio, RW McColl, redaktisto. Novjorko: Facts in file, 2005, Vol. 1, pp. 747-748, ISBN 978-0-8160-7229-3
  2. (en) Prairie. Enciklopedio Britannica, alirite la 5-an de marto 2024.

Prerio

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne