Pringles | ||
---|---|---|
registrita marko • food brand vd | ||
Dum | 1968 - nekonata/nuntempe | |
Sidejo | Usono | |
Lando | Usono | |
Posedata de | Kellogg's vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Pringles (en la angla : Pringles) estas marko de terpommanĝaĵoj evoluigita kaj produktita fare de Procter & Gamble. En 2012 la marko estis vendita al la Kelloggs- firmao.
Aktuale en 2011, Pringles estis venditaj en pli ol 140 landoj [1]. En 2012, Pringles estis la kvara plej populara manĝetmarko post Lay's, Doritos kaj Cheetos (ĉio produktita fare de Frito-Lay), kun 2.2% merkatparto tutmonde [2].
Pringles estas konata pro sia enpakado, kiu konsistas el kartona tubo kun plasta kovrilo supre. Ĝi ankaŭ estas konata pro sia emblemo; vizaĝo de viro kun dikaj lipharoj kaj bantokravato.
La terpomfolioj estas faritaj en la sama grandeco kaj en la formo de selo, kio faciligas ilin stakigi en la tubo.
Pringles ankaŭ estas produktitaj en Jackson (Tenesio, Usono), Mechelen (Belgio), en Kutno (Pollando), Johor (Malajzio), kaj en Fuĝjano (Ĉinio).