Procento aŭ elcento estas unuo uzata por esprimi proporciojn; unu elcento respondas al la proporcio 1:100 (unu centono).
En Esperanto regas malunueco de la lingva uzo: Multaj opinias pli logike uzi la vorton elcento (aŭ pocento aŭ centono), sed procento restas la plej multe uzata varianto. Tiuj, kiuj preferas la vorton elcento por taksado difinita rilate al la nombro cent [1], aliflanke permesas, ke procento estu daŭre uzata kun financa signifo (por interezo). La esprimo elcento jam estas uzata sufiĉe multe, dum pocento estas malmulte uzata; centono estas plej ofte uzata laŭ simila maniero kiel duono, triono, do ne vere kiel la vorto procento.