Promenado estas la piedirado ne pro ia devo, sed pro distriĝo, edifo aŭ plezuro. Preferataj lokoj por promenado estas naturo (arbaro, marbordo …), kvazaŭ-naturo (parkoj, …) aŭ speciale faritaj lokoj (promenejoj en aŭ ĉirkaŭ urboj).
La kutimo de promenado ekestis ĉe la nobelaro en la baroka epoko (la simpla popolo nur piediris pro neceso). Parkoj kaj promenejoj estis faritaj por ebligi promenadojn sen streĉo. Burĝoj transprenis la modon en la 18-a jarcento kaj estiĝis tradiciaj "dimanĉaj familiopromenadoj" (pro sia lanteco ofte granda turmento por la infanoj).
Kelkaj turismaj lokoj, banlokoj kaj marferiejoj aranĝis apartajn promenejojn. - En diktaturoj promenadoj estas ŝatataj por renkontiĝi kaj paroladi sen esti subaŭskultata.