La provinco estas teritoria divido de Hispanio, rekonata en la Hispana Konstitucio de 1978, sed difinita jam en 1833. En Hispanio estas totalo de 50 provincoj[1] kiuj, kun la aŭtonomaj urboj de Ceuta kaj Melilla kaj kelkaj insulaj posedaĵoj (ne enmetitaj al la provinca divido ĉar dependas rekte de la centra administracio), konstituas la totalon de la hispana teritorio.
Plejmulto el la provincoj havas saman nomon al sia ĉefurbo, sed ne ĉiuj.