Rabena judismo | ||
---|---|---|
religia movado | ||
Rabena judismo aŭ rabenismo (hebree יהדות רבנית, Yahadut Rabanit) estis la ĉefa formo de judismo ekde la 6-a jarcento, rezulte de la kodigo de la Babilona Talmudo. Komence, ĝi estiĝis el la Fariseoj kaj iliaj kredoj. Poste, la rabenaj principoj baziĝis sur la kredo, ke sur la monto Sinajo, Moseo ricevis la skribitan Toraon (la Pentateuko) de Dio, aldone al buŝa klarigo, konata kiel parola Torao (Miŝno), kiun la profeto Moseo transdonis al sia popolo. la rabena judismo diferencas de aliaj tendencoj kiel samarianismo kaj karaismo, kaj ankaŭ de la kredoj de la Sadukeoj, ĉar ĉi-tiuj ne agnoskis la parolan Toraon (Miŝno) kiel parton de la dia revelacio, nek ili akceptis la rabenajn procedojn por interpreti la Tanaĥon. Malgraŭ la fakto, ke ekzistas nuntempe profundaj diferencoj inter la diversaj judaj nomoj de rabena judismo rilate al la jura aŭtoritato de la Halaĥo, kaj ekzistas en iuj el ili la volo defii la malnovajn interpretojn, ĉiuj identigas sin kiel posteulojn de la sama parola tradicio, kaj la sama metodo de talmuda kaj rabena studo.