![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lull. |
Beata | ||
Ramon Lullo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Raymundus Lullius | ||
Naskiĝo | ĉ. 1232 en Palma de Majorko, Reĝlando Aragono | |
Morto | 1316 en Bougie (nuntempe en Alĝerio) | |
Tombo | Sant Francesc (en) ![]() ![]() | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | mezepoka kataluna lingvo • Mezepoka latino • antikva okcitana lingvo • araba vd | |
Loĝloko | Palma de Majorko vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Majorko ![]() | |
Alma mater | Universitato de Montpellier ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Memorigilo ![]() | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Blanca Picany (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo astrologo poeto kleriko misiisto verkisto teologo romanisto ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Felix or the Book of Wonders ❦ Blanquerna ❦ Book of the Beasts ❦ Tree of Science ❦ Ars magna vd | |
Filozofo ![]() | ||
Beatulo | ||
Beatigo | 1847 de Pio la 9-a | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ramon LULLO, Rajmundo LULLO aŭ Ramon LLULL (naskiĝis en 1232, mortis en 1316), katalune Ramon Llull [rə'mon 'ʎuʎ], latine Raimundus Lullus, estis verkisto, teologo kaj filozofo. Oni foje kromnomas lin Doktoro iluminato aŭ la Beatulo.
Ido de riĉa familio el Barcelono, li ludas por la kataluna lingvo la saman rolon kiel Dante Alighieri por la itala. Li ne nur kontribuis per romanoj al la kataluna literaturo, sed ankaŭ uzis ĝin (preter la latina) por prezenti siajn ideojn pri rezonado kaj teologio.
La nomo de Ramon Lullo ofte aperas akompane kun la koncepto de Arto, lia rezonmetodo, per kiu li esperis konvinki alireligiulojn pri la praveco de la katolika fido. Pro sia laboro sur la logika kaj rezonad-kampo Ramon Lullo estas foje konsiderata kiel pioniro de la komputil-teorio; li ankaŭ estas memorata pro siaj laboroj pri elekto-sistemoj.
Ramon Lullo mortis ŝtonumita de la loĝantaro de Bougie, hodiaŭ Alĝerio, kie li misiumis.