Regiono Karlovy Vary | |||
ĉeĥe: Karlovarský kraj | |||
administra unuo | |||
Banloko Karlovy Vary
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Karlovarský kraj | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Distriktoj | Distrikto Cheb, Distrikto Karlovy Vary, Distrikto Sokolov | ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Montaroj | 4
| ||
Najbaras kun | 5
| ||
Gravaj urboj | 16
| ||
Interesaj lokoj | 5
| ||
Naturmemorindaĵoj | Lupaj truoj, Rokaro de Svatoš | ||
Riveroj | 7
| ||
Ĉefurbo | Karlovy Vary | ||
- mezo | Karlovy Vary | ||
- alteco | 447 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 14′ 00″ N 12° 52′ 00″ O / 50.23333 °N, 12.86667 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Klínovec | ||
- alteco | 1 244 m s. m. | ||
Areo | 3 310,36 km² (331 036 ha) | ||
Loĝantaro | 295 077 (2024) | ||
Denseco | 89 loĝ./km² | ||
Biomo | Soos | ||
Torfejo | Torfejo de Boží Dar | ||
Estiĝo | 2000 | ||
Hetmano | Petr Kubis ANO 2011 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Aŭtokodoj | K | ||
ISO 3166-2:CZ | CZ-KA | ||
CZ-NUTS | CZ041 | ||
Situo de Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
| |||
Regiono Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Karlovy Vary Region | |||
Retpaĝo: www.kr-karlovarsky.cz | |||
Regiono Karlovy Vary situas en la okcidento de Bohemio. Nordoriente la regiono najbaras kun Regiono Ústí nad Labem, sudoriente kun Regiono Plzeň, sudokcidente respektive nordokcidente kun la germanaj subŝtatoj Federacia Lando Bavario kaj Federacia Lando Saksio (t.e. ĝiaj subdistriktoj Mittlerer Erzgebirgskreis kaj Freiberg).
Regiono Karlovy Vary kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000 el norda parto de eksa Okcidentbohemia regiono. Sidejurbo de Regiono estas laŭstatuta urbo Karlovy Vary.
Per la grandeco, nombro de urboj kaj loĝantoj ĝi apartenas inter malgrandaj Regionoj de Ĉeĥio. Ties areo (3 314 km2) okupas 4,25 % da teritorio de Ĉeĥio. Regiono Karlovy Vary estas la dua plej malgranda Regiono post Prago. El la areo de Regiono estas 43,1 % kovrita de arbaroj.
Orografie ĝi apartenas al Ercmontara sistemo de provinco Ĉeĥa altaĵaro kun regionoj Ercmontaro, Smrčiny, montetaroj Házlovská pahorkatina kaj Chebská pahorkatina, basenoj de Cheb, Sokolov, montetaroj Doupova montaro kaj Slavkova arbaro. Rivero Ohře, kiu forkondukas akvon el plimulto de la teritorio de Regiono, trafluas tra Regiono de okcidento al oriento. La plej alta punkto de la teritorio estas montopinto de Ercmontaro Klínovec (1244 m s. m.) en distrikto Karlovy Vary, la plej malalta estas surfaco de Ohře 320 m s. m. en distrikto Karlovy Vary. Klimaton de Regiono Karlovy Vary karakterizas milde varma klima regiono kaj malvarma regiono en montdorsoj de Ercmontaro.