La antikva egipta religio prezentiĝis kun multforma rito kaj multaj gedioj kun homaj korpoj kaj bestaj kapoj: Anubo (ŝakala kapo), Hatoro (bovina), Horuso (falka), Montu (falka kun du oreusoj), Neĥbeto (vultura), Seĥmeto (leonina), Setho (ĝirafa), Ĥnumo (ŝafa), Toto (ibisa), Sobeko (krokodila), Basto (katina). Pro tio, la bestojn ili konsideris sanktaj.
La egipta religio stimulis la kulton al la mortintoj kaj instruis ne tre precizan ideon pri la reveno al la vivo, kiu eblis esti per la revivigon de mortoj en la saman korpon, kaj tial ili ĝin konservis kiel mumiojn, aŭ per la metempsikozon. La sacerdotoj klopodis kuraci la poseditajn de la malbonaj spiritoj kaj helpi la spiritojn de mortintoj al lasta juĝo antaŭ Anubo.
Krom tiuj plej popularaj gedioj, ankaŭ estis Atono (la sundisko) kaj Atumo (la malaperanta suno), kies centro de kulto estis la urbo On, aŭ Heliopolo laŭ la grekoj. La suno estis kultata kiel la fonto de vivo sur la materia mondo, kaj konsiderata kiel vivanta dio kaj fonto de energio en la ĉiela mondo. La sunadorado estis trudita kiel la unua klopodo de monoteisma religio en la historio, fare de faraono Amen-Hotep la 4-a (-1375 ĝis -1358), kiu prenis la alnomon Aĥnatono. Tiu religia formo ne daŭris multe, kaj post la morto de Aĥnatono, oni revenis al tradicia religio. Kelkaj kredas ke Moseo kaptis la ideon pri monoteismo de atonismo.
En la antikva Egipto, la scienco, la filozofio kaj la religio estis kunligitaj. Kuracistoj, inĝenieroj, kalkulistoj, ktp, estis ankaŭ sacerdotoj. Sekve ŝanĝojn en religio okazis laŭ la sociaj ŝanĝoj.