Reno | |
---|---|
Renoj en la homa korpo
| |
Ŝafidaj renoj
| |
organa tipo • klaso de anatomia unuo | |
latine | ren |
de Gray | subject #253 1215 |
vaskulo/j | rena vaskulo |
vejno/j | rena vejno |
nervo/j | rena plexus |
MeSH | Kidney |
La renoj (latine ren, renis; greke nephros) estas paro da fazeoloforma organo (ĉe mamuloj), kiu sekrecias urinon kiel finprodukton de la materialŝanĝo. Ĉe la homoj la dekstra reno situas sub la hepato, la maldekstra sub la lieno. Ĉar la reno estas pli granda ol la lieno, la dekstra reno situas pli sube ol la maldekstra. La supra arto de la renoj situas proksime je la dekunua ripo. Unu reno pezas 120-200 gr, longas de 10 ĝis 12 cm, larĝas de 5 ĝis 6 cm kaj dikas de 3 ĝis 5 cm. Ĉiu reno estas provizita per sango tra arterio el aorto.
La renoj estas fiksitaj per saketo plenigita de grasa histo (konstrua graso). Se la homo tro longe malsatas, tiu grasaĵo konsumiĝas kaj la renoj perdas sian fiksitan pozicion (ŝevbanta reno), tiel ili povas perdi parton de sia funkcio.
La renoj konsistas el sennombraj unuoj, la nefronoj, en kiu produktiĝas la urino. ĉiu el la homaj renoj entenas 1-1,2 milionojn da nefronoj kaj 10 km da renaj tubetoj. Tra la reno fluas dum unu tago 1500 l da sango. La nefrono mem konsistas el renokorpetoj kaj tubeta aparato. En la renokorpetoj (kapsuloj) troveblas la glomeruloj, tra kies kapilara muro trafiltriĝas la primara urino.
Krom la sekrecia funkcio, la renoj havas ankaŭ rolon en la reguligo de la sangopremo kaj sangoestiĝo.