Richard KUHN (Vieno, 3-a de Decembro 1900 – Hajdelbergo, 1-a de Aŭgusto 1967) estis aŭstra kemiisto kaj universitata profesoro al kiu estis atribuita la Nobel-premio pri kemio de la jaro 1938 pro siaj malkovroj pri la sintezo de la karotenoido (vitamino A) kaj pri la enzimoj.
Li esploris pri la konstituo de karoteno, kio ebligis lin sintezigi la vitaminon A. Li formis parton de grupo de germanaj sciencistoj kiuj sukcesis izoligi kaj poste sintezigi la riboflavinon aŭ vitaminon B2. Krome, li laboris pri la stereokemio kaj la enzimoj. En 1938 oni atribuis al li la Nobel-premion pri kemio pro tiuj esploroj. Li ricevis ĝin en 1949, ĉar la nazia reĝimo estis malpermesinta la tiaman ricevon.
Kuhn kunlaboris kun altrangaj naziaj oficiroj, reprezentis la germanajn kemiistojn kaj denoncis siajn judajn kolegojn en 1936.[1]