Ritchie Boys [riĉi-bojs] aŭ Riĉi-junuloj estis junuloj elmigrintaj el Germanio, plejparte judoj, trejnitaj dum la dua mondmilito en Camp Ritchie (Military Intelligence Training Center, t.e. eduka centro de la Usona armeo).
On trejnis la junulojn en Camp Ritchie, Maryland per speciala trejna programo por resendo al milita zono en Eŭropo. Ili tie devis kunlabori kun la usona armeo en la okupado de Germanio.